Sunday, January 14

 

As If It Didn't Look Intimidating Enough Already


The Athanasian Creed in Esperanto:

Kiu ajn volas esti savata: antaŭ ĉio estas necese, ke li tenu la katolikan Kredon.
Kiun Kredon se ĉiu ne estas gardinta tuta kaj pura: nedube tiu por eterne pereos.
Jen estas la katolika Kredo: ke ni adoru unu Dion en Triunuo, kaj Triunuon en Unuo:
nek intermiksante la personojn: nek apartigante la esencon.
Ĉar estas unu persono de la Patro, alia de la Filo: kaj alia de la Sankta Spirito. Sed la Dieco de la Patro, de la Filo, kaj de la Sankta Spirito estas unu: la gloro egala, la majesteco kuneterna.
Kia estas la Patro, tia estas la Filo: kaj tia estas la Sankta Spirito.
La Patro nekreita, la Filo nekreita: kaj la Sankta Spirito nekreita.
La Patro senlima, la Filo senlima: kaj la Sankta Spirito senlima.
La Patro eterna, la Filo eterna: kaj la Sankta Spirito eterna.
Tamen ne estas tri eternaj : sed unu eterna.
Ankaŭ ne estas tri senlimaj, nek tri nekreitaj: sed unu nekreita, kaj unu senlima.
Tiel sammaniere la Patro estas ĉiopova, la Filo ĉiopova: kaj la Sankta Spirito ĉiopova.
Tamen ne estas tri ĉiopovaj: sed unu ĉiopova.
Tiamaniere la Patro estas Dio, la Filo estas Dio: kaj la Sankta Spirito estas Dio.
Tamen ne estas tri Dioj : sed unu Dio.
Tiel same la Patro estas la Sinjoro, la Filo estas la Sinjoro: kaj la Sankta Spirito estas la Sinjoro.
Tamen ne estas tri Sinjoroj: sed unu Sinjoro.
Ĉar sammaniere kiel ni estas devigataj per la Kristana vero: konfesi ĉiun personon aparte esti Dio kaj la Sinjoro; tiel ni estas malpermesataj per la katolika Religio: diri ke ekzistas tri Dioj, aŭ tri Sinjoroj.
La Patro estas farita de neniu: nek kreita, nek generita.
La Filo devenas el la Patro sola: nek farita, nek kreita, sed generita.
La Sankta Spirito estas el la Patro kaj la Filo: nek farita, nek kreita, nek generita, sed eliranta.
Estas do unu Patro, ne tri Patroj; unu Filo, ne tri Filoj: unu Sankta Spirito, ne tri Sanktaj Spiritoj.
Plie, en ĉi tiu Triunuo neniu estas antaŭ aŭ post alia: neniu estas pli granda aŭ malpli granda ol alia; sed la tutaj tri personoj estas kuneternaj : kaj kunegalaj.
En ĉio do, kiel estis antaŭe dirite: la Unuo en Triunuo kaj la Triunuo en Unuo devas esti adorata. Tial kiu volas esti savata: tiu devas tiamaniere pensi pri la Triunuo.
Plie, necese estas al eterna sa vstato: ke tiu ankaŭ ĝuste kredu la enkarnigon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉar la ĝusta kredo estas, ke ni kredas kaj konfesas: ke nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Filo de Dio, estas Dio kaj Homo;
Dio el la esenco de la Patro, generita antaŭ la mondaĝoj: kaj Homo el la esenco de sia Patrino, naskita en la mondaĝo; perfekta Dio, kaj perfekta Homo: el racia animo kaj homa karno konsistanta; al la Patro egala, rilate sian Diecon: kaj al la Patro malsupera rilate sian homecon, kiu kvankam li estas Dio kaj Homo: tamen li ne estas du, sed unu Kristo; unu—ne per la ŝanĝigo de la Dieco en la karnon: sed per la alpreno de la homeco en Dion; unu tute—ne per ia interrmikso de esenco: sed per la unuigo de la persono, ĉar kiel la racia animo kaj karno estas unu homo: tiel la Dio kaj la Homo estas unu Kristo: kiu suferis pro nia savo: malsupreniris en la inferon, revivi~is la trian tagon el la mortintoj, supreniris en ĉielon, sidas dekstre de la Patro, Dio ĉiopova: kaj de tie venos por juĝi la vivulojn kaj la mortintojn.
Ĉe ties alveno ĉiuj estos relevataj kune kun siaj korpoj: kaj donos respondon pri siaj propraj agoj: la bonfarintoj foriros en vivon eternan: kaj la malbonfarintoj en fajron eternan.
Jen estas la katolika kredo: kiun se iu ne estos fidele kredinta, tiu ne povos esti savata.
Gloro al la Patro, kaj al la Filo: kaj al la Spirito Sankta; kiel estis en la komenco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.

Incidentally, just in case you ever have any Anglican con-lang fanatics over for tea, here's the whole 1662 BCP in Esperanto. Which makes me wonder whatever became of the High Elvish Mass our friend Brian planned to translate....

This page is powered by Blogger. Isn't yours?